MojaSlovenija.si

slovenščina English SLOVENIA POHORJE GEOGRAFIJA - GEOGRAPHY

PROSTORSKE FOTOGRAFIJE (360°) SURROUND PHOTOGRAPHY

Boštjan Burger - Burger Landmarks

Lobnica

Burger Landmarksvirtualna ekskurzija

Burger.si je Mojaslovenija.si

Lobnica estas montara rivereto, kiu fontas sur Pohorje, kaj post proksimume 12 km enflus ĉe Ruše kiel dekstra alflua rivero al Drava. Ĝia plej alta kaskado estas Veliki Šumik, kiu estas la plej majesta akvofalo en regiono de Pohorje, kaj ankaŭx la plej granda akvofalo sur nekarbonata grundo en Slovenio. Percepto de la kaskado estas ĉi tie pli forta ol ĉe iu ajn pli alta kaskado en Slovenio. Pli malsupre estas ankoraŭx unu grava kaskado, 9 metrojn alta Mali Šumik. Lobnica fluas tra Praarbaro – vera praarbaro. Ĝian fluon malsupren, al la rivero Drava, karakterizas pluraj kaskadetoj kiuj cxe pli granda trafluo kreskas al veraj akvofaloj..

Alireblo: plej interesa estas alirvojo de Ruše al Smolnik. Du kilometrojn pluen, post devojiĝo al Gornjak (tre facile pretervidebla). Tra praarbaro de Pohorje nin kondukas markita pado al Lobnica. Tiu vojeto certe estas inter la plej kvietaj en Slovenio. Ĉirkaŭx ni estas bordoj ŝutitaj per naturaj ŝtonaj skulptaĵoj, maldekstre de ni etas montara rivereto Lobnica. Unika percepto de la naturo! Post unuhora marŝo, pado descendas al kaskado Mali Šumik. De tie mankas ankoraŭ 30 minutoj de piediro ĝis Veliki Šumik. En la mezo de distanco inter du kaskadoj al Lobnica alfluas ĝia dekstra alflurivereto Verna. La vojon ni daŭrigas laŭ dekstra bordo de Lobnica, direkte al parkoplaco, kie estas bone ekipita spaco por piknikoj (nur 30 minutojn de piedmarŝo).

Rimarko: Vojo ĝis kaskadoj ne estas ege malfacila sed vi bezonas kutiman korpokapablecon kaj pretecon kiel por montgrimpado. Iuj vojsignoj estas pretervideblaj.

Atentigo: Marŝo de Veliki Šumik laŭ markita pado apud dekstra bordo estas tre malfacila kaj en pluraj partoj ankaŭ danĝera.

46.492723, 15.451926

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024