Trans trabo supreniras pado dekstren
super la maldekstra bordo de rivereto Malenšček kaj ĝiaj malsupraj akvofaloj.
Pado malrapide ĉirkaŭiras monteton kaj antaŭ ni en malproksimo tra branĉoj
aperas akvofalo de Gregorčič. Tie la pado dividiĝas al du partoj. Maldekstra
kondukas al ŝlimejo, pasas ĝin kaj grundglitejo ĝis kruta supreniro
helpante per kojnoj ĝis »kaldrono« en kiun falas akvofalo de Gregorčič.
Bedaŭrinde, dum tiu marŝo ni preterlasis akvofalojn sub akvofalo de Gregorčič,
kiuj same estas vidindaj.
Dekstra vojo estas por 20 minutoj pli longa,
sed ni vidas grandajn trabojn en fluejo de rivereto Volarje kaj malsuprajn
akvoflojn. Dekstra vojo dum malsupreniro ne plu estas tiel bone ordigita,
sur ĝi estas dika tavolo de falinta foliaro. Ĉe maldekstra flanko estas
ravino, kie padeto preskaŭ perdiĝas. Ĉe la dua flanko de la ravino oni
devas serĉi ĝin, sed ankaŭ poste oni devas bone zorgi por ne perdi ĝin.
Preskaŭ horizontale ĉe bordo (se ni ne perdis spuron) ni venas al fluejo
de rivereto Volarje (de akvofalo Brinta ĝis ĉi-tie estas 20 min. de marŝado).
En riverfluejo du grandaj traboj baras rivereton kaj faras akvoprofundaĵon
el kiu kiel du tufoj falas du akvosaltoj. Iomete super akvoprofundaĵo
ni transiras rivereton kaj daŭrigas supren tra arbaro laŭ maldekstra
bordo de rivereto. Sub la unua (malsupra) akvofalo ni transiras rivereton.
Akvofalo estas tre modela kaj alta proksimume 15 m. Ĉe dekstra flanko
de la akvofalejo daŭrigas padeto preter du pli grandaj akvofaloj kaj supreniras
ĝis pli kruta pasejo (ĉi-tie estas kunligo kun la maldekstra padeto)
kie ni devas uzi kojnojn (la plej malfacila parto de vojo sed nur 4 m de
kruta deklivo, kot ekzemple kutima grimpado en altaj montaroj). De sur
pinto estas majesta kaj klara rigardo al akvofalo de Gregorčič. Unika
travivaĵo.
|
|