MojaSlovenija.si

slovenščina English SLOVENIJA SLAPOVI :: WATERFALLS  
Boštjan Burger - Burger Landmarks

Kozjak

Burger Landmarksvirtualna ekskurzija

 

Overall Height: 450 m
Tallest Single Drop: 15 m
Total Number of Drops: 6
Waterfall Type: fan
Watercourse: Kozjak
Average Width: NA
Volume : NA
Max. Recorded Volume: N/A
Best Flows: autumn/spring
Known Alternate Names: Veliki Kozjak
Lokacija: TNP, Vrata (GPS WGS 84)
N: 46°15'40" E:13°35'30"
Elevation (bottom) ~ 312 m

Rivereto Kozjak estas maldekstra alfluo de Soča. Ĝi akceptas akvon el pluraj malgrandaj riveretoj (Obevnik) alte sub krestoj de la montaroj Oblo brdo (1957 m), Krnčica (2142 m) kaj Srednji vrh (meza pinto) (2134 m). Dum sia vojo al Soča faras Kozjak ses akvofalojn, el kiuj la plej konata kaj alirebla por turistoj estas Granda Kozjak, alta 15 m. Akvofalo elfosis sufiĉe grandan subteran kavon, en kies fundo estas pitoreska malhelverda akvoprofundaĵo. Oni perceptas tiun naturan salonon samkiel iun karstan kavernon. Iomete malsupre, ĝuste sub ŝtona ponto (ŝtona ponto estis konstruita en la jaro 1895) estas 8 m alta akvofalo Malgranda Kozjak.

ALIREBLO:El Kobarid trans la rivero Soča al Drežnica. Tuj post ponto super Soča estas vojmontrilo, kiu direktigas al rivereto Kozjak kaj al restaĵoj de la Unua momdmilito. De tie estas bona ŝoseo kiu baldaŭ kondukas al turisma atrakcio - restaĵoj de la Unua momdmilito. Proksime estas ŝtona ponto sub kiu estas akvofalo Malgranda Kozjak. De tie laŭlonge de la rivereto gvidas al Granda Kozjak tre bone ordigita pado por piedirantoj. Pro tiel bone ordigita aliro al akvofaloj ĝi meritas la plej bonan noton.

RIMARKO:Vizito al tiu pado kaj malsupraj akvofaloj estas tre bela kaj trankviliga familia ekskurso, kiun oni povas kombini kun trarigardo de la ĉirkaŭaĵo.

 

 

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024