Akvofaloj de Slovenio (1993-1998)

URL: interreta arkeologio

Rivereto Radoljna

Priskribo

Radoljna, dekstra alfluo de rivero Drava estas 15 km longa rivereto. Fonta parto sitas sur areo situanta sub norda parto de Rogla kaj proksime de Lovrenška jezera.

En supra fluo estas 5 m alta kaskado. Kaskado situas sub ŝoseo Rogla-Lovrenc na Pohorju, tuj apud signo de granda tempesta ventego el 1963. Estas interesaj ankaŭ maldekstraj alfluoj de Radoljna kun etaj kaskadoj, kiel la maldekstra alfluo kun kaskado alta proksimume 5~6 m.

Loko GPS:N: 46°28'32" E: 15°20'16"
Altitudo:~ 1300 m s.m.
Longo de rivero:15 km
Kaskado (alfluo):Takso 5-6 m

Arkiva Vidaĵo

Arkiva foto: Maldekstra alfluo de rivereto Radoljna