Esperanto Priskribo
Bistriški šum apud Zgornja Nova vas ne estas vera akvofalo, ĉar ĝi pli glitas sur deklivo, ol falas, sed donas al vi impreson de la vera kaskado. Ekskurso al tiu loko povas esti eksterordinara travivaĵo aparte pro restaĵoj el romia epoko: malnova romia ŝtonminejo. Percepto de spaco estas tie unika.
| Loko (GPS): | N:46°25'45" E:15°31'34" |
| Alteco de kaskado: | ~12 m |
| Supermara alto (bazo): | ~557 m |
| Longo de ekskurso: | 3,5 km (ĉ. 2 horoj) |
Alireblo
Slovenska Bistrica - Zgornja Nova vas. Ĝis Bistriški šum estas kelkaj alireblecoj. Eble la plej facila estas de ŝoseo tra Zgornja Nova vas, ĉe domo n-ro 7 (supermara alto 618 m), kie kondukas veturvojo longa 1000 m ĝis Bistrica. Ĉe maldekstra bordo estas videblaj restaĵoj de romia ŝtonminejo. Pado de tie leviĝas sur dekstra bordo.