Pro sia eksterordinara graveco por
monda natura heredaĵo, estis Škocjanske jame en la jaro 1986 enskribitaj
en la liston de monda heredaĵo de Unesco. Respubliko Slovenio promesis
zorgi pri protektado de Škocjanske jame kaj faris Leĝon pri Regiona parko
Škocjanske jame. La parkon mastrumas publika entrepreno Parko Škocjanske
jame, Slovenio, Škocjan n-ro 2. Regiona parko Škocjanske jame situas
en sudokcideta parto de Slovenio, sur klasika karsto, teritorio kie esplorantoj
unue komencis malkaŝi karstajn formojn: karstajn kavojn kaj aliajn karstajn
fenomenojn. Internacie agnoskita esprimo en karstologio »dolina (valo)«
havas sian hejmrajton ĝuste en la valoj de Škocjan (Granda kaj malgranda
valo). Tie la rivero Reka lastfoje sinkas al subtero. Regiona parko apartenas
al la komunumo Divača. Ĝia areo mezuras 413 ha kaj ampleksas surfacon
de kavoj, terenojn super kavoj, sistemon de sinkriveroj kaj kanjonon de
rivero Reka ĝis la ponto en Škofije.
|
Limoj de la parko iras al okcidento ĝis aŭtoŝoseo
Kozina-Divača, norde enhavas parton de Divaški kras (Karsto de Divača)
kaj en sudoriento atingas montpiedojn de Brkini, konsistanta el sedimentoj.
Transiro de la rivero el sedimentajaj al kalcikarbonataj rokoj estas nomita
kontakta karsto, tial Škocjanske jame, situantaj sur tia transira tereno
estas unika ekzemplo de tiu fenomeno. Regiona parko entenas karakterizan
kaj unikan karstan pejzaĝon. Tie sur unu loko estas amasitaj pluraj karstaj
fenomenoj. Kun reto de kavoj, sinkvaloj, kaj opaj kulturaj monumentoj formas
la Regiona parko tipikan karstan »arkitekturon«. Apartaj klimataj cirkonstancoj
en la valoj kaj ĉe enirejoj al kavoj, ebligas aperon kaj interplektado
de alpa kaj mediteranea flaŭroj. Unika diverseco de plantoj kaj bestoj,
kuniĝinta en kunekzistado sur eksterordinare malgranda spaco, donas al
tiu teritorio gravan biologian variecon. Okupantoj en parkaj servoj kunlaborante
kun loĝantoj zorgas pri protektado de naturaj ekosistemov kaj arkeologiaj
terenoj, renovigo de la konstruheredaĵo kaj kunnatura mastrumado.
Škocjanske jame havas escepte disbranĉitan
sistemon de subteraj ŝaktoj kaj naturaj tuneloj longaj 5,8 km. Altdiferenco
ĝis la plej malsupra punkto en la kavoj estas 209 m. La kavoj estas la
plej konata sur teritorio de la klasika karsto. Per translokiĝo
de sinklokoj en la geologia pasinteco sur tiu kontakta zono, formiĝis
sub tiuj kavoj pluraj sinkaj valoj. Granda kaj Malgranda valo ravigas ĉiun
vizitanton per sia profundeco de 163 m. La plej bela vidaĵo de ambaŭ
valoj, kun natura ponto kaj kavo kiu dividas ilin, estas de sur aparta
rigardloko. Profundo de la kanjono kelkfoje superas 100 m. Škocjanske
jame havas verŝajne la plej grandan salonon en Eŭropo kun surfaco de
12.000 m2 (1,2 ha). Reka fluas sub tero preskaŭ 40 km malproksime gxis
fontoj de Timava en la Triesta golfo.
Sur protektata areo de la Parko estas tri etaj
kolonioj kun la tipa karsta arkitekturo: Škocjan, Betanja kaj Matavun.
Aparte estas interesa kompleta kolonio Škocjan, kiu en la pasinteco estis
fortikaĵo kaj estas urbanisma monumento kun la placo kaj preĝejo de sankta
Kancijan, laŭ kiu kavij ricevis sian nomon. Sur teritorio de la Parko
estas kelkaj arkeologiaj lokoj kaj elfosejoj kolonioj, tombejoj,
kaj kavaj eltrovejoj). Ili devenas el diversaj arkeologiaj tempoj
kaj pro sia aparta valoro estas en la reĝimo de protektado de kultura
heredaĵo. Ŝtonaj domoj kun ŝtonaj putoj – fontoj de la vivo, portaloj,
garbejo por draŝado kaj konservado de la grenoj, akvaj muelejoj, glaciejoj
por konservado de glacio kaj tombejoj kun malnovaj steleoj konsistigas
kulturan cirklon de indiĝena vivo.
Vizitantoj estas invitititaj plene travivi belecon
de Karsta provinco en nia Parko kaj per tio helpi al ni protekti naturajn
kaj kulturajn valorojn por ĉiuj el ni kaj por la venontaj generacioj.(Esperanta traduko de la teksto
ĉe panoramaj bildoj: Djordje Obradović)
|