Maribor
estas laŭ grandeco la dua urbo en Slovenio. Ĝi estas ekonomia, universitata,
kultura, sporta kaj foira centro de nordorienta parto de la ŝtato. Situanta
en la koro de Mezeŭropo, en la tranĉpunkto de gravaj transportaj vojoj,
kiuj iras el meza al sudorienta Eŭropo kaj el okcidenta Eŭropo
al Panonia malaltaĵo. Kuŝas ĝi ĉe la rivero Drava, kie intertuŝas
kvin diversaj provincoj: transporte kaj energiprovize grava Drava valo,
brutbredista kaj turisma Pohorje, arbara kaj agrokultura Kozjak, vinbera
kaj fruktarbara Slovenske gorice, kaj plantaĵkultura Dravsko polje. Tia
situo difinis al la urbo gravan rolon en la pasinteco kaj ankaŭ hodiaŭ,
kaj verŝajne eĉ pli en la estonteco.
En preskaŭ miljara periodo Maribor ĝisvivis progresojn kaj regresojn.
Urbajn rajtojn ĝi ricevis en la 13-a jarcento. En malfrua mezepoko la
urbo devis sin defendi, per fortaj muroj ĉirkaŭintaj la urbon, de Turkoj
kiuj aspiris al centra Eŭropo. Restaĵoj de muroj estas bone konservitaj
en Lent, malnova urboparto sur bordo de Drava.
Kiel la urbo ricevis la nomon? La unuan fojon ĝin notis en iu letero
el 1836 slovena poeto Stanko Vraz. Li komponis ĝin el la vortoj mar (zorgo,
ardo) kaj bor (lukto), laŭ german-slava paro Brandenburg-Branibor. Poeto
kaj politiko Lovro Toman en la jaro 1861 fiksis ĝian nomon en poemo M
a r i bor (Zorgo kaj lukto). Ĝis tiam kaj ankaŭ poste, slovenoj en popola
jargono nomis gin Marporg, laŭ germana Marburg, kiu estiĝis el mezepoka
Marc-purch, signifanta urbon en la limprovinco.
Hodiaŭ Maribor estas urbo kun universitato, episkopsidejo, evoluinta
kulturcentro kun teatro, opero kaj baleto, pluraj galerioj, muzeoj, koncertaj
kaj kongresaj haloj, komercaj centroj, internacia flughaveno, fama urba
parko, sportaj kaj refortigaj objektoj, ktp.
Tial ĝi klopodas evoluigi kvalitan turismon kiu baziĝas antaŭ ĉio,
sur kvalitaj vino kaj gastronomio. Ankaŭ sur bone konservita urbokerno,
kiu reflektas pasintajn jarcentojn: gotikon sekvis renesanco, sed la plej
profundan postsignon al la urbo lasis baroko. Pulso de la urbo respeguliĝas
sur mariboraj placoj kaj stratoj. Aparte alloga estas Lent, malnova urba
parto ĉe la bordo de Drava, kiu dum historio dividis la urbon, sed hodiaŭ
forte ligas ĝin.