Slovenščina English SLOVENIJA LJUBLJANA 2005 ZEMLJEVID ::MAP

PROSTORSKE FOTOGRAFIJE 360°SURROUND PHOTOGRAPHY

Boštjan Burger - Burger Landmarks

Palaco de slovena parlamento

(zgradba Državnega zbora)

Virtualna ekskurzija :: Virtual excursion

virtualna ekskurzija 360°

Palaco de slovena parlamento staras en la strato Šubičeva apud Placo de Respubliko, en la centro de Ljubljana. Kvaretaga konstruajo estis, lau projekto de arkitekto Vinko Glanza kaj liaj kunlaborantoj, konstruita en la jaro 1959. Autoroj de figuroj sur enireja portalo estas Karel Putrih kaj Zdenko Kalin. Post la jaro 1991 estis konstruajo pere de kelkaj pasejoj ligita al najbara domo kiun gi tusas. En la palaco estas ejoj de deputitaj grupoj kaj diversaj parlementaj servoj. En la jaro 2000 estis en la palaco granda renoviga interveno. Granda salonego, kie sesias slovena parlamento estis renovigita lau ideoj de arkitektoj: Sonja Miculinić, Albina Kindlhofer kaj Darja Valič. Mozaikoj kaj freskoj, kiuj ornamas kaj pliricigas internon de la palaco estas kreitajo de slovenaj artistoj: Jože Ciuha, Ivo Šubic, Mario Pregelj, Ivan Seljak Čopič kaj Slavko Pengov, kiu estas autoro de fresko Historio de Slovenoj de (supoza) eklogigo gis la fino de la dua mondmilito. La fresko estas antau la granda salono.

Burger Landmarks / MojaSlovenija.si

Digitalizacija dediščine: (c) Boštjan Burger, (1993) 1996-2024